The Bible Software
Libro de Jesaja · Londona Biblio

Libro de Jesaja 20

1En la jaro, kiam Tartan venis Aŝdodon, kien lin sendis Sargon, reĝo de Asirio, kaj li militis kontraŭ Aŝdod kaj prenis ĝin,

2en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante: Iru, kaj demetu la sakaĵon de via lumbo, kaj demetu la ŝuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.

3Kaj la Eternulo diris: Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo,

4tiel la reĝo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj.

5Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis.

6Kaj en tiu tempo diros la loĝantoj de tiu apudmara lando: Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por serĉi helpon, por savi nin kontraŭ la reĝo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?

← Libro de Jesaja 19Read In The App, Free →Libro de Jesaja 21 →

Study Libro de Jesaja 20

KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)

All Chapters

123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566