Libro de Jesaja 28:13
Kaj aperos al ili la vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono, regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom ĉi tie; por ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompiĝu kaj enretiĝu kaj kaptiĝu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 28
Cross References
Psalms 69:22Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.
Isaiah 6:10Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj ĝiajn orelojn surdigu, kaj ĝiajn okulojn blindigu, por ke ĝi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke ĝi ne aŭdu per siaj oreloj, por ke ĝi ne komprenu per sia koro, por ke ĝi ne konvertiĝu kaj ne saniĝu.
Isaiah 8:15Kaj multaj falpuŝiĝos, kaj falos kaj rompiĝos, kaj enretiĝos kaj kaptiĝos.
Jeremiah 23:36Kaj la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo, ne plu uzu; ĉar por ĉiu homo lia vorto fariĝos ŝarĝo, pro tio, ke vi malĝustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.
Hosea 8:12Mi skribis por li la multon de Miaj leĝoj; sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon.
Matthew 21:44Kaj kiu falas sur tiun ŝtonon, tiu rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, ĝi tiun polvigos.