Libro de Jesaja 30:19
Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin, Li respondos al vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 30
Cross References
Isaiah 10:24Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraŭ vin, kiel la Egiptoj;
Isaiah 25:8Li neniigos la morton por ĉiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; ĉar la Eternulo tion diris.
Isaiah 40:1Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.
Isaiah 54:6Ĉar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpuŝitan, diras via Dio.
Isaiah 60:20Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kaŝiĝos; ĉar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finiĝos.
Isaiah 65:9Kaj Mi elirigos el Jakob semon kaj el Jehuda heredanton de Miaj montoj, kaj heredos ilin Miaj elektitoj, kaj Miaj servantoj tie loĝos.