Isaiah 32:17
Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
16Kaj justeco ekloĝos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo.
18Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj,
Cross References
Esther 9:30Kaj ili sendis leterojn al ĉiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Aĥaŝveroŝ, kun vortoj de paco kaj de vero,
Psalms 72:3La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaŭ la montetoj, per justeco.
Psalms 112:6Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.
Proverbs 1:33Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.
Isaiah 2:3Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
Isaiah 11:6Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.