Isaiah 41:10
ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 15:1Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda.
Exodus 14:13Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos.
Deuteronomy 31:6Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
Joshua 1:9Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
2 Samuel 22:19Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
2 Chronicles 20:17Ne vi devas batali ĉi tiun fojon: stariĝu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron: morgaŭ eliru kontraŭ ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.