Libro de Jesaja 41:14
Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi: Ne timu, Mi vin helpos.
Read all of Libro de Jesaja 41
Cross References
Deuteronomy 7:7Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el ĉiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, ĉar vi estas ja malpli grandnombra ol ĉiuj popoloj;
Job 19:25Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo.
Psalms 19:14Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.
Isaiah 37:4Eble aŭdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas.
Isaiah 43:14Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael: Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren ĉiujn forkurantojn, kaj la ĝojadon de la Ĥaldeoj Mi aliformigis en ploradon.
Isaiah 44:24Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskiĝo: Mi estas la Eternulo, kiu ĉion faras, kiu sola etendis la ĉielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;