Libro de Jesaja 45:21
Diru, eĉ interproksimiĝu kaj interkonsiliĝu: kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antaŭlonge? ĉu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
22Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.
Read all of Libro de Jesaja 45
Cross References
Psalms 71:17Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
Isaiah 41:1Silentu antaŭ Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortiĝu; ili alproksimiĝu kaj parolu; ni kune iru al juĝo.
Isaiah 41:26Kiu tion diris antaŭe, por ke ni sciu? kaj antaŭlonge, por ke ni diru: Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu aŭdis viajn vortojn.
Isaiah 43:9Ĉiuj nacioj kolektiĝu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antaŭdirus aŭ anoncus al ni antaŭlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni aŭdu, kaj diru: Estas vero!
Isaiah 44:7Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaŭ Mi ĉion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos.
Isaiah 45:14Tiele diras la Eternulo: La laborakiro de Egiptujo kaj la komercaĵo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili kliniĝos antaŭ vi, kaj preĝos al vi: Nur ĉe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.