Libro de Jesaja 46:7
levas lin sur la ŝultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne moviĝas de sia loko; eĉ se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfeliĉo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.
Read all of Libro de Jesaja 46
Cross References
Judges 10:12Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;
1 Samuel 5:3Sed kiam la Aŝdodanoj en la morgaŭa tago leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.
1 Kings 18:29Kiam pasis la tagmezo, ili ĉiam ankoraŭ faradis la ceremoniojn, ĝis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia voĉo, nenia respondo, nenia atento.
Isaiah 37:38Kaj kiam li adorkliniĝis en la domo de sia dio Nisroĥ, liaj filoj Adrameleĥ kaj Ŝarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekreĝis anstataŭ li lia filo Esar-Ĥadon.
Isaiah 45:20Kolektiĝu kaj venu, alproksimiĝu kune, ĉiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj preĝas al dio, kiu ne povas helpi.
Jeremiah 2:28Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili leviĝu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfeliĉo; ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.