Libro de Jesaja 48:3
La estintajn okazintaĵojn Mi anoncis antaŭlonge, el Mia buŝo tio eliris, kaj Mi ĝin aŭdigis; Mi agis subite, kaj ĉio plenumiĝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Ĉar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,
Read all of Libro de Jesaja 48
Cross References
Joshua 21:45Ne mankis eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; ĉio plenumiĝis.
Isaiah 10:12Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila reĝo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;
Isaiah 37:7Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
Isaiah 37:36Kaj eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
Isaiah 42:9Kio antaŭlonge estis profetita, jen ĝi plenumiĝis, kaj novajn aferojn Mi anoncas; antaŭ ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.
Isaiah 44:7Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaŭ Mi ĉion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos.