Libro de Josuo 21:45
Ne mankis eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; ĉio plenumiĝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 23:19Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?
1 Samuel 3:19Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron.
1 Kings 8:20Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
1 Kings 8:56Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al ĉio, kion Li diris: ne forfalis eĉ unu vorto el ĉiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo.
Isaiah 48:3La estintajn okazintaĵojn Mi anoncis antaŭlonge, el Mia buŝo tio eliris, kaj Mi ĝin aŭdigis; Mi agis subite, kaj ĉio plenumiĝis.
1 Thessalonians 5:24Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.