Isaiah 51:4
Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min; ĉar instruo eliros el Mi, kaj Mian leĝon Mi starigos kiel lumon por la popoloj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 19:6Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.
Psalms 33:12Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
Psalms 78:1Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.
Psalms 147:20Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!
Isaiah 2:3Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
Isaiah 42:1Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.