Libro de Jesaja 54:9
Ĉar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi ĵuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi ĵuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 54
Cross References
Genesis 8:21Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu ĉion vivantan, kiel Mi faris.
Job 11:16Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.
Isaiah 12:1En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min.
Isaiah 51:8Ĉar kiel veston tramanĝos ilin tineoj, kaj kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por ĉiuj generacioj.
Isaiah 55:11tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis.
Jeremiah 31:36Se ĉi tiuj leĝoj neniiĝos antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiam ankaŭ la idaro de Izrael ĉesos esti eterne popolo antaŭ Mi.