Isaiah 57:13
Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin ĉiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin.
14Kaj Li diras: Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.
Cross References
2 Kings 3:13Kaj Eliŝa diris al la reĝo de Izrael: Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la reĝo de Izrael diris al li: Ne, ĉar la Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
Psalms 1:4Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
Psalms 37:9Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
Psalms 37:22Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
Psalms 37:34Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
Psalms 84:12Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.