Isaiah 60:9
Al Mi celas la insuloj, kaj la ŝipoj de Tarŝiŝ estas antaŭe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian arĝenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj?
Cross References
Genesis 9:27Dio disvastigu Jafeton, Kaj li loĝu en la tendoj de Ŝem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili.
Exodus 33:19Kaj Li diris: Mi preterpasigos antaŭ vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaŭ vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
Joshua 9:9Kaj ili diris al li: El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; ĉar ni aŭdis Lian gloron, kaj ĉion, kion Li faris en Egiptujo,
1 Kings 10:1Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, ŝi venis, por elprovi lin per enigmoj.
1 Kings 22:48Jehoŝafat faris Tarŝiŝajn ŝipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, ĉar la ŝipoj rompiĝis en Ecjon-Geber.
Psalms 72:10La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.