Libro de Jesaja 65:25
Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune, leono simile al bovo manĝos pajlon, kaj manĝaĵo de serpento estos polvo. Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
24Kaj estos tiel, ke antaŭ ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraŭ parolantaj, kaj Mi jam aŭdos.
Read all of Libro de Jesaja 65
Cross References
Genesis 3:14Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo.
Isaiah 11:6Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.
Isaiah 11:9Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
Isaiah 65:11Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj faras verŝon por la Destino —
Micah 4:3Kaj Li juĝos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
Zechariah 8:3Tiele diras la Eternulo: Mi revenos al Cion, Mi ekloĝos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta.