Libro de Jeremia 21:6
Kaj Mi frapos la loĝantojn de ĉi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 21
Cross References
Isaiah 6:11Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos.
Jeremiah 7:20Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mia kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.
Jeremiah 14:12Se ili fastos, Mi ne aŭskultos ilian preĝon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto.
Jeremiah 20:4Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.
Jeremiah 33:12Tiele diras la Eternulo Cebaot: Sur ĉi tiu loko, kiu dezertiĝis tiel, ke tie ne troviĝas homo nek bruto, kaj en ĉiuj ĝiaj urboj denove troviĝos loĝejoj de paŝtistoj, kiuj ripozigos tie siajn ŝafojn;
Jeremiah 36:29Kaj pri Jehojakim, reĝo de Judujo, diru: Tiele diras la Eternulo: Vi forbruligis tiun skribrulaĵon, dirante: Kial vi skribis sur ĝi, ke venos la reĝo de Babel kaj ruinigos ĉi tiun landon kaj ekstermos sur ĝi homojn kaj brutojn?