Libro de Jeremia 22:10
Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, ĉar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 22
Cross References
2 Kings 23:29En lia tempo Faraono Neĥo, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ la reĝon de Asirio al la rivero Eŭfrato. La reĝo Joŝija iris renkonte al li, kaj ĉi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.
2 Chronicles 35:23La pafistoj pafis sur la reĝon Joŝija; kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Forkonduku min, ĉar mi estas grave vundita.
Isaiah 57:1La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.
Jeremiah 22:18Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: Oni ne lamentos pri li: Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li: Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!
Jeremiah 42:18Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Kiel elverŝiĝis Mia kolero kaj indigno sur la loĝantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elverŝiĝos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos ĉi tiun lokon.
Ezekiel 19:3Ŝi edukis unu el siaj idoj, ĝi fariĝis leonido, kaj ĝi lernis disŝiri kaptaĵon, ĝi manĝis homojn.