The Bible Software
bible.software › Libro de Jeremia › Libro de Jeremia 44 › Libro de Jeremia 44:13

Libro de Jeremia 44:13

Kaj Mi punos tiujn, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto.

Londona Biblio

In The King James Version

For I will punish them that dwell in the land of Egypt, as I have punished Jerusalem, by the sword, by the famine, and by the pestilence:

In Context

12Kaj Mi prenos la restaĵon de la Judoj, kiuj turnis sian vizaĝon, por iri en la landon Egiptan, por tie ekloĝi, kaj ili ĉiuj ekstermiĝos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermiĝos, de la malgrandaj ĝis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto.

14Kaj neniu saviĝos nek restos el la restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por loĝi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie loĝi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.

Read all of Libro de Jeremia 44

Cross References

Jeremiah 21:9kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo aŭ de malsato aŭ de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la Ĥaldeoj, kiuj vin sieĝas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.

Jeremiah 24:10kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, ĝis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.

Jeremiah 42:16tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.

Jeremiah 42:18Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Kiel elverŝiĝis Mia kolero kaj indigno sur la loĝantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elverŝiĝos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos ĉi tiun lokon.

Jeremiah 44:27Jen Mi viglos super ili por malbono, ne por bono; kaj ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos de glavo kaj de malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Jeremia 44:13

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Jeremia 44:12Libro de Jeremia 44Libro de Jeremia 44:14 →