Libro de Jeremia 44:21
Ĝuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj reĝoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando — ĝuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj ĝi atingis Lian koron.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 44
Cross References
1 Kings 17:18Tiam ŝi diris al Elija: Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!
Isaiah 64:9Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni ĉiuj estas Via popolo.
Jeremiah 14:10Tiele diras la Eternulo pri ĉi tiu popolo: Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
Jeremiah 44:17sed ni faros ĉion laŭ la vortoj, kiuj eliras el nia buŝo, ni incensos al la reĝino de la ĉielo, ni verŝos al ŝi verŝoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj reĝoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.
Ezekiel 16:24vi konstruis al vi malĉastejon, kaj faris al vi fialtaĵojn sur ĉiu strato.
Hosea 7:2Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras ĉiujn iliajn malbonagojn; nun ĉirkaŭas ilin iliaj agoj kaj staras antaŭ Mia vizaĝo.