Libro de Jeremia 51:50
Vi, kiuj forsaviĝis de glavo, iru, ne haltu; en malproksimeco rememoru la Eternulon, kaj Jerusalem sin levu en via koro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
49Kiel Babel faligis la mortigitojn de Izrael, tiel ankaŭ en Babel falos mortigitoj el la tuta lando.
Read all of Libro de Jeremia 51
Cross References
Deuteronomy 30:1Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio;
Nehemiah 1:2Kaj venis Ĥanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj saviĝis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.
Psalms 102:13Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon; Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo.
Psalms 137:5Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
Isaiah 51:11Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.
Isaiah 52:11Foriru, foriru, eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵon; eliru el ĝia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.