Evangelio laŭ Johano 17:25
Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj ĉi tiuj scias, ke Vi min sendis;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Johano 17
Cross References
Isaiah 45:21Diru, eĉ interproksimiĝu kaj interkonsiliĝu: kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antaŭlonge? ĉu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.
Matthew 16:16Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
John 1:18Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
John 5:19Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; ĉar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaŭ faras.
John 7:29Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis.
John 8:55kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.