Evangelio laŭ Johano 17:3
Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari.
Read all of Evangelio laŭ Johano 17
Cross References
1 Chronicles 28:9Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.
Psalms 9:10Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
Isaiah 53:11La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.
Jeremiah 9:23Tiele diras la Eternulo: Ne fieru saĝulo pri sia saĝeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru riĉulo pri sia riĉeco;
Jeremiah 31:33sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
Mark 9:37Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.