Evangelio laŭ Johano 18:20
Jesuo respondis al li: Mi parolis malkaŝe al la mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
19La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia instruado.
Read all of Evangelio laŭ Johano 18
Cross References
Psalms 22:22Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
Isaiah 45:19Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob: Vane vi Min serĉas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justaĵon kaj anoncas veraĵon.
Matthew 4:23Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo.
Matthew 21:23Kaj kiam li jam venis en la templon, la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? kaj kiu donis al vi tian aŭtoritaton?
Matthew 26:55En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj: Ĉu vi elvenis kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? Ĉiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.
Luke 4:15Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.