Evangelio laŭ Johano 2:11
Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Johano 2
Cross References
Exodus 7:19Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj ŝtonaj.
Psalms 72:19Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!
Ecclesiastes 9:7Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.
Malachi 2:2Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton.
John 1:17Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
John 2:23Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris.