Evangelio laŭ Johano 20:16
Jesuo diris al ŝi: Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Johano 20
Cross References
Genesis 22:1Post tiuj okazintaĵoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
Genesis 45:12Kaj jen viaj okuloj nun vidas, kaj ankaŭ la okuloj de mia frato Benjamen, ke mia buŝo parolas al vi.
Exodus 33:17Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankaŭ tion, kion vi diris, Mi faros; ĉar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laŭ via nomo.
1 Samuel 3:10Kaj venis la Eternulo kaj stariĝis, kaj vokis kiel la antaŭajn fojojn: Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris: Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas.
Song of Solomon 3:4Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min.
Isaiah 43:1Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.