John 4:21
Jesuo diris al ŝi: Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
22Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas la savo.
Cross References
Ezekiel 14:3Ho filo de homo! ĉi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaŭ sia vizaĝo; ĉu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?
Malachi 1:11Ĉar de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur ĉiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; ĉar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.
Matthew 28:19Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;
Luke 21:24Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj.
John 5:25Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos.
John 14:6Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.