Evangelio laŭ Johano 6:53
Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
52La Judoj do disputis inter si, dirante: Kiel ĉi tiu povas doni al ni sian karnon por manĝi?
Read all of Evangelio laŭ Johano 6
Cross References
Matthew 5:18Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos.
Matthew 18:3kaj diris: Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo.
Luke 13:3Mi diras al vi: Neniel; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj tiel same pereos.
John 3:3Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.
John 3:36Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.
John 6:47Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.