Evangelio laŭ Johano 6:54
Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
55Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo.
Read all of Evangelio laŭ Johano 6
Cross References
Proverbs 9:4Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Al la senspritulo ĝi diris:
Isaiah 55:1Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, aĉetu, kaj manĝu; iru, aĉetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.
John 6:27Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis.
John 6:47Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.
Galatians 2:20Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.