Libro de Josuo 21:11
al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon Ĥebron), sur la monto de Jehuda, kaj ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj — ĉar ilia estis la loto unua —
12Kaj la kampon de la urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel propraĵon.
Cross References
Genesis 35:27Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.
Joshua 15:13Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laŭ la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas Ĥebron).
Joshua 20:7Kaj ili konsekris la urbon Kedeŝ en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj Ŝeĥem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), sur la monto de Jehuda.
2 Samuel 2:1Post tio David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li: Eniru. Kaj David diris: Kien mi eniru? Kaj Li respondis: En Ĥebronon.
2 Samuel 15:7Atinginte la aĝon de kvardek jaroj, Abŝalom diris al la reĝo: Permesu al mi iri kaj plenumi en Ĥebron mian sanktan promeson, kiun mi faris al la Eternulo;
Luke 1:39Kaj en tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo;