Juĝistoj 17:2
Li diris al sia patrino: La mil kaj cent arĝentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaŭ miaj oreloj, jen la arĝento estas ĉe mi; mi prenis ĝin. Kaj lia patrino diris: Mia filo estu benata de la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Miĥa.
Cross References
Genesis 14:19Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero;
Exodus 20:7Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
Judges 5:23Malbenu la urbon Meroz, diris anĝelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu ĝiajn loĝantojn; Ĉar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.
1 Samuel 14:24La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu manĝos panon antaŭ la vespero, antaŭ ol mi venĝos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.
1 Samuel 15:13Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li: Estu benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo.
1 Samuel 26:19Nun mia sinjoro la reĝo volu aŭskulti la vortojn de sia sklavo: se la Eternulo incitas vin kontraŭ mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaŭ la Eternulo; ĉar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredaĵo de la Eternulo, kaj ili diras: Iru, servu al aliaj dioj.