Juĝistoj 2:18
Kaj kiam la Eternulo starigis por ili juĝistojn, kaj la Eternulo estis kun la juĝisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la juĝisto, ĉar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili ĝemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 6:6tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro.
Exodus 3:12Kaj Li diris: Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis: kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur ĉi tiu monto.
Deuteronomy 32:36Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.
Judges 3:9Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin: Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.
Judges 6:16Kaj la Eternulo diris al li: Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.
Judges 11:32Kaj Jiftaĥ venis al la Amonidoj, por batali kontraŭ ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn manojn.