Juĝistoj 4:3
Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; ĉar tiu havis naŭcent ferajn ĉarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo juĝistino de la Izraelidoj;
Cross References
Exodus 2:23Post longa tempo mortis la reĝo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.
Deuteronomy 28:33La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron manĝos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en ĉiu tempo.
Joshua 17:16Kaj la filoj de Jozef diris: Ne sufiĉos por ni la monto; kaj ferajn ĉarojn havas ĉiuj Kanaanidoj, kiuj loĝas en la valo, tiuj, kiuj loĝas en Bet-Ŝean kaj en ĝiaj urbetoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj loĝas en la valo Jizreel.
Judges 3:9Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin: Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.
Judges 5:8Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaŭ la pordego. Ĉu iu vidis ŝildon aŭ lancon Ĉe la kvardek miloj de Izrael?
Judges 10:10Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante: Ni pekis antaŭ Vi, ĉar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.