Juĝistoj 6:21
Kaj la anĝelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektuŝis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la anĝelo de la Eternulo foriris de antaŭ liaj okuloj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 9:24Kaj eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili ĝoje ekkriis kaj falis vizaĝaltere.
1 Kings 18:38Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la ŝtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis.
2 Chronicles 7:1Kiam Salomono finis la preĝadon, malleviĝis fajro el la ĉielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon.