2-a libro de la Reĝoj 18:38
Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la ŝtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 18
Cross References
Leviticus 9:24Kaj eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili ĝoje ekkriis kaj falis vizaĝaltere.
Judges 6:21Kaj la anĝelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektuŝis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la anĝelo de la Eternulo foriris de antaŭ liaj okuloj.
1 Kings 18:35Kaj la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la altaro, kaj ankaŭ la tuta foso pleniĝis de akvo.
1 Chronicles 21:26Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la ĉielo sur la altaron de la brulofero.
Job 1:16Kiam ankoraŭ tiu parolis, venis alia, kaj diris: Fajro de Dio falis el la ĉielo, bruligis la ŝafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.