Juĝistoj 7:2
Kaj la Eternulo diris al Gideon: La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fieriĝos kontraŭ Mi Izrael, dirante: Mia mano helpis min.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 31:4Po mil el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael, sendu en militon.
Deuteronomy 32:27Se Mi ne timus, ke ĉagrenus Min la malamikoj, Ke eble fieriĝus iliaj premantoj, Kaj dirus: Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris ĉion ĉi tion.
2 Chronicles 14:11Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris: Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aŭ al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, ĉar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraŭ ĉi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraŭ Vi neniu homo montriĝu forta.
Isaiah 2:17Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
Jeremiah 9:23Tiele diras la Eternulo: Ne fieru saĝulo pri sia saĝeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru riĉulo pri sia riĉeco;
Ezekiel 28:17De via beleco fieriĝis via koro, pro via majesteco vi perdis vian saĝon; tial Mi ĵetos vin sur la teron kaj faros vin mokataĵo antaŭ la reĝoj.