Juĝistoj 7:4
Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ankoraŭ estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu iru kun vi — tiu devas iri kun vi; kaj ĉiu, pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu ne iru kun vi — tiu ne devas iri.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Samuel 14:6Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; ĉar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aŭ per malmulto.
Job 23:10Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
Psalms 33:16La reĝon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.
Jeremiah 6:27Kiel esploranton Mi starigis vin inter Mia popolo, fortan, ke vi ekkonu kaj esploru ilian vojon.