Libro de la Plorkanto 1:2
Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj larmoj estas sur ŝiaj vangoj; Ŝi havas neniun konsolanton inter ĉiuj siaj amintoj, Ĉiuj ŝiaj amikoj ŝin perfidis, fariĝis ŝiaj malamikoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de la Plorkanto 1
Cross References
Job 6:15Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,
Job 19:13Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdiĝis de mi.
Psalms 31:11Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
Psalms 77:2En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas; Mia animo ne volas konsoliĝi.
Isaiah 51:18El ĉiuj filoj, kiujn ŝi naskis, neniu ŝin gvidis; el ĉiuj filoj, kiujn ŝi edukis, neniu tenis ŝin je la mano.
Jeremiah 4:30Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Eĉ se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi ruĝe kolorigos vian vizaĝon, vi ornamos vin vane: viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi.