Libro de la Plorkanto 1:3
Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado; Li ekloĝis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon; Ĉiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de la Plorkanto 1
Cross References
Leviticus 26:36Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
Deuteronomy 28:64Kaj la Eternulo disĵetos vin inter ĉiujn popolojn, de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj.
2 Kings 24:14Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn — dek mil estis forkondukitaj — kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando.
2 Kings 25:21Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
Jeremiah 13:19La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, ĝi tuta estas forkondukita.
Jeremiah 24:9kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en ĉiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur ĉiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin;