Libro de la Plorkanto 2:10
Silente sidas sur la tero la plejaĝuloj de la filino de Cion; Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakaĵo; Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de la Plorkanto 2
Cross References
Joshua 7:6Tiam Josuo disŝiris siajn vestojn, kaj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ la keston de la Eternulo, restante tiel ĝis la vespero, li kaj la plejaĝuloj de Izrael; kaj ili ŝutis polvon sur siajn kapojn.
Job 2:12Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo.
Isaiah 3:26Kaj ĝiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere ĝi sidos sur la tero.
Isaiah 36:22Kaj Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto, venis al Ĥizkija en disŝiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabŝake.
Isaiah 47:5Sidu silente kaj iru en mallumon, ho filino de la Ĥaldeoj, ĉar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj.
Lamentations 1:1Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino, La princino de landoj fariĝis tributulino!