Libro de la Plorkanto 2:9
Enprofundiĝis en la teron ĝiaj pordegoj; Li detruis kaj rompis ĝiajn riglilojn; Ĝia reĝo kaj ĝiaj princoj estas inter la nacioj; La leĝoj jam ne ekzistas, kaj ĝiaj profetoj ne plu ricevas vizion de la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de la Plorkanto 2
Cross References
Deuteronomy 28:36La Eternulo foririgos vin, kaj la reĝon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono.
1 Samuel 28:6Kaj Saul petis konsilon ĉe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per sonĝoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj.
2 Kings 25:7La filojn de Cidkija oni buĉis antaŭ liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.
Nehemiah 1:3Kaj ili diris al mi: La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, troviĝas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.
Isaiah 24:12En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.
Jeremiah 39:2En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon.