Libro de la Plorkanto 3:24
Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.
Londona Biblio
In The King James Version
The LORD is my portion, saith my soul; therefore will I hope in him.
In Context
23Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
25La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.
Read all of Libro de la Plorkanto 3
Cross References
Deuteronomy 18:2Heredaĵon ili ne havos inter siaj fratoj: la Eternulo estas ilia heredaĵo, kiel Li diris al ili.
1 Chronicles 5:20Kaj ili ricevis helpon kontraŭ ĉi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun ĉio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. Ĉar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li aŭskultis ilian preĝon pro tio, ke ili fidis Lin.
Job 22:25Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento;
Psalms 31:24Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro, Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!
Psalms 42:11Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Psalms 62:8Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.