Libro de la Plorkanto 3:23
Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
Londona Biblio
In The King James Version
They are new every morning: great is thy faithfulness.
In Context
22Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
24Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.
Read all of Libro de la Plorkanto 3
Cross References
Exodus 34:6Kaj la Eternulo preteriris antaŭ li, kaj li ekkriis: Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema;
Psalms 36:5Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj.
Psalms 89:1La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.
Psalms 146:6Kiu kreis la ĉielon kaj la teron, La maron, kaj ĉion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;
Zephaniah 3:5La Eternulo estas justulo meze de ĝi, Li ne faras maljustaĵon; ĉiumatene Li montras Siajn leĝojn, ne ĉesas; sed la malpiulo ne konas honton.
Hebrews 6:18por ke per du neŝanĝeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifuĝis, por akiri la esperon antaŭ ni metitan,