Levidoj 10:6
Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj ĥitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo.
Cross References
Exodus 6:23Aaron prenis al si Eliŝeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron.
Leviticus 13:45Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektaĵo, oni devas disŝiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj ĝis la lipoj li devas esti ĉirkaŭkovrita, kaj li devas kriadi: Malpura, malpura!
Leviticus 21:10La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas verŝita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek disŝiri siajn vestojn.
Numbers 5:18Kaj la pastro starigos la virinon antaŭ la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en ŝiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de ĵaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolĉa, malbeniga.
Numbers 14:6Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, disŝiris siajn vestojn,
Numbers 16:41Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, dirante: Vi mortigis la popolon de la Eternulo.