Leviticus 13:45
Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektaĵo, oni devas disŝiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj ĝis la lipoj li devas esti ĉirkaŭkovrita, kaj li devas kriadi: Malpura, malpura!
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 10:6Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.
Numbers 5:2Ordonu al la Izraelidoj, ke ili elsendu el la tendaro ĉiujn leprulojn, kaj ĉiujn, kiuj havas elfluon, kaj ĉiujn, kiuj malpuriĝis de mortinto.
Job 1:20Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis;
Psalms 51:3Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.
Isaiah 6:5Kaj mi diris: Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura buŝo, kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa, kaj la Reĝon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.
Isaiah 64:6Ni ĉiuj fariĝis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni ĉiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.