Levidoj 10:9
Vinon kaj ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna leĝo en viaj generacioj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante:
10Por ke vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo kaj inter malpuraĵo kaj puraĵo;
Cross References
Exodus 27:21En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaŭ la atesto, aranĝadu ĝin Aaron kaj liaj filoj de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo. Tio estu eterna leĝo en la generacioj de la Izraelidoj.
Numbers 6:3tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigaĵo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigaĵoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn freŝajn aŭ sekigitajn li ne devas manĝi.
Proverbs 20:1La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta.
Isaiah 28:7Sed ankaŭ ĉi tiuj ŝanceliĝas de vino kaj balanciĝas de drinkaĵo; pastro kaj profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, vagas pro drinkaĵo, eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto.
Ezekiel 44:21Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.
Luke 1:15Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.