Levidoj 17:11
Ĉar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi ĉi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, ĉar la sango pekliberigas per la animo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 9:4Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu.
Leviticus 4:26Kaj ĝian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 16:11Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj buĉos sian bovidon de pekofero.
Leviticus 17:14Ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango, en ĝia animo ĝi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj: La sangon de ia korpo ne manĝu, ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango; ĉiu, kiu ĝin manĝos, ekstermiĝos.
Matthew 20:28same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.
Mark 14:24Kaj li diris al ili: Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj.