Levidoj 17:6
Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 29:13Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro.
Leviticus 3:2Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj buĉu ĝin ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe.
Leviticus 3:8kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.
Leviticus 3:13Kaj li metu sian manon sur ĝian kapon, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.
Leviticus 4:31Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.
Ezekiel 44:15Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimiĝadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaŭ Mi, por alporti al Mi grasaĵon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.