Levidoj 6:20
Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco: dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
19Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Cross References
Exodus 29:2kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, ŝmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin.
Leviticus 2:1Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon.
Leviticus 5:11Se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti du turtojn aŭ du kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne verŝu sur ĝin oleon kaj ne metu sur ĝin olibanon, ĉar ĝi estas propeka ofero.
Numbers 18:26Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili: Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonaĵon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedaĵon, tiam levu el ĝi oferdonon por la Eternulo, dekonaĵon el la dekonaĵo.
Numbers 28:10tio estas la brulofero de ĉiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero.
Hebrews 7:27li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem.