Evangelio laŭ Luko 1:51
Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
50Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.
52Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.
Read all of Evangelio laŭ Luko 1
Cross References
Genesis 8:21Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu ĉion vivantan, kiel Mi faris.
Exodus 15:9La malamiko diris: Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satiĝos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.
Deuteronomy 4:34Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj?
1 Samuel 2:3Ne parolu plu fieraĵon; Malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo; Ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.
Job 40:9Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
Psalms 33:10La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.