Evangelio laŭ Luko 11:9
Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Ĉar ĉiu petanto ricevas; kaj la serĉanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite.
Read all of Evangelio laŭ Luko 11
Cross References
Psalms 27:4Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
Psalms 34:4Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
Psalms 50:15Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
Psalms 118:5El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
Song of Solomon 5:6Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.
Isaiah 55:6Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.